Nuestra nueva casa en Internet

Saluton kaj Bonvenon!!

Gracias por visitarnos.

Estamos estrenando nuestra nueva casa en Internet.

Siéntete libre de explorar el sitio web de los esperantistas colombianos.

Todas las sugerencias son bienvenidas.

Nos puedes contactar en  informacion@esperantocolombia.org

¡Gracias!

7 comments

12
Nov

Imagen de Diomar

Karaj samlandanoj, mi estas plenzorga pro la kvieteco de ĉi tiu retportalo, neniu bonanime skribas ion... mi bone komprenas ke vi plej parte estas okupitaj sed en via malmulta da libertempo vi devus profiti por  vigligi la Kolombian Esperanton Ligon en ĉi retportalo, la efikeco kaj evoluado dependas grandparte de ni mem. 
Mi povas suspekti ke ekzistas tedon, pigron aŭ ĝenojn, ankaŭ iuj jam kabeis, nu! mi ne certas bone.
Do, mi scias bone ke mi kelkfoje malaperas, sed mi neniel retiriĝas de mia granda Esperanta pasio, kvankam mi estas sola esperantlingvano en mia urbo.
Mi taksas ke la konstruo de ĉi tiu retpaĝo ne devus esti energioperdo, la klopodo de nia amiko Felipe nepre devas havi pozitivan rezulton, ĉu ne?; pro tio mi intencas persvadi vin por movi  entuziasme ne nur ĉi tian retpaĝon, sed nian kolombian movadon.
Ricevu el mia parto komfortan brakumon!
Amike via Djomĉjo.

Ke unu arbo ne malhelpu al ni vidi la arbaron!

16
Nov

Kara Diomar, vi pravas, ĉi-retejo stagnas, la kialo estas ke ni estas malmultaj kaj la farendaĵojn abundas. Ni ĵus okazigis nian nacian kongreson kaj multe da nia energio estis konsumita tiam, krome estas ekzameniĝa tempo en la Universitatoj kaj la junuloj kiel ni kaj la plejmulto el la estraro devas koncentrigi nian forton en nia edukado. Tamen, ĉion kion mi diris al vi estas nur ekskuzoj, mi klopodos zorgi ĉi tiun retejo pli ofte. Dankon pro via mesaĝo.

Att: Ivan Camilo Quintero Santacruz
Sekretario de KEL.

Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro

18
Nov

Jes, Fakte, mi redaktas la paĝo en mia komputilo por aldoni mian enhavon. Sed certe ni bezonas helpon de ĉiuj kiuj povas por aldoni enhavojn kaj artikolojn al nia paĝo. Oni povas ekrekolti
bildojn kaj artikoloj por fari nian historion...

Luis Felipe

16
Dic

Dankon Djomaro pro via alporto.

Tiu ĉi retejo taŭgas por disinformi hispanlingve pri Esperanto, sed la vero estas ke se iu deziras vidi kio okazas en Kolombio rilate al Esperanto aŭ kion faras Kolombia Esperanto-Ligo, la ĝusta loko estas la grupo "Esperanto Kolombio" en feisbuko.

Mi scias ke kelkaj personoj, ekzemple Djomaro, ne estas en feisbuko. Sed la nunaj fortoj de la Ligo devigas nin koncentriĝi en unu sola loko, kaj la afero funkcias sufiĉe bone per feisbuko.

Estus bele vidi vin tie...

la mesaĝon de Djomaro, kiun mi ĉirkaŭbrakas, mi ege dankas. :)

6
Ene

Imagen de Diomar

Kara administranto, mi antaŭdankas vin pro via sindona afableco, sed kontraste kun la plejparto de la kolombia esperantistaro, mi ne uzas vizaĝlibron, la kialo estas  persona principo (tute individueca), do mia partikulara karaktero juĝas la altrudon (en ĉikaze la uzo de tiu socia retejo - vizaĝlibro aŭ fejsbuko) kies estas sinonimo de spionaĵo de la homa intimeco.
Amiko, vi diris

ĉi retejo taŭgas por disinformi hispanlingve pri Esperanto

Do, mi ekpensis ke ĉi retejo estas dulingva tiel kiel menciis Rubenon.
Se vizaĝlibro estas taŭga ol ĉi retejo, mi memformulas demandon, ĉu la klopodo de la kreanto de ĉi retejo estis vana?
Brakumon el la golfeto plej bela de la tuta Ameriko!
 

Ke unu arbo ne malhelpu al ni vidi la arbaron!

6
Ene

Saluton Djomar:

Tiu admin estas Ruben', tio estas, mi. :)

La klopodoj de la kreantoj de tiu ĉi retejo tute ne estas vanaj. Okazas ke se iu deziras havi informojn en la hispana pri la lingvo aŭ pri KEL, tiu ĉi retejo tre taŭgas.

Alia afero estas jam uzi la lingvon. Ŝajnas ke la plejmulto el la verduloj preferas nuntempe la sociajn retojn. Bedaŭrinde vi ne estas en feisbuko, sed kompreneble tio, kiel vi diras, estas persona elekto.

Kaj mi diras "bedaŭrinde" ĉar la feisbukaj grupoj de esperantistoj en Kolombio ververe viglas.

Ĉu mi menciis ke tiu ĉi retejo estu dulingva? Eble! Mi esperas ke tio iam okazu.

Ĝis ĝis!

Ruben'

6
Ene

Imagen de Diomar

Kara Ruben, por mi estas respektinda la liberelekton de la plejmulta esperantistaro,sed  kiel vi bone scias mi ne konsentas kun tiu socia retejo, bone vi povas legi min tie ĉi aŭ en pepejo dependante de mia animstato... :)

Ke unu arbo ne malhelpu al ni vidi la arbaron!

Páginas