Kaj vi, kion vi scias pri Bogoto?
Se vi ne loĝas en Kolombio, eble vi ne konas vere al Bogoto.
Ĉu vi scias ke Bogoto estas nomita La Ateno Sudamerika? (Kulture)
Ĉu vi sciis ke Bogoto havas la plej visititan bibliotekon de la mondo?
Ĉu vi scias ke en Bogoto estas farata ĉiujare la festivalo de rokmuziko plej granda de Tuta-Ameriko, kaj la festivalo de teatro plej granda de Iber-Ameriko?
Ĉu vi konas la arkitekturo kolonia kaj moderna de la ĉefurbo de Kolombio?
Ĉu vi sciis ke Bogoto havas unu bela centra parko multe pli granda ol la Centra Parko de Novjorko?
Ĉu vi sciis ke la urbo havas unu el la plej bonaj platformoj de Ameriko Latinida pro fari konvenciojn, eventojn k foirojn?
Ĉu vi scias ke en Bogoto ekzistas unu ĵaŭdo ĉiujare, kiu la privataj aŭtomobiloj ne povas moviĝi sur la stratoj?
Ĉu vi sciis ke la niveloj de sekureco en Bogoto plibonigis tiom, ke la sekur-nivelo estas plej bona ol de urboj tiel, kiel Karakaso aŭ San-Paŭlo?
Ĉu vi sciis ke vi loĝas en Bogoto, vi povas havi varman veteron anstataŭ malvarma, veturante dum unu horo?
Estu bonvenita al Bogoto! Malkovru tiujn mirindajn aĵojn, kiuj vi ne konis antaŭe pri tiu bela loko kaj venu ĉi tie, por ĝui ĝin.
Historio de Bogoto
Bogoto estis fondita la 6a de Aŭgusto de 1538 de Gonzalo Jiménez de Quesada, oni diras ke la urbo naskiĝis kun dekdu dometoj kaj preĝejo.
Je 1919 Simón Bolívar prenis la urbon kaj li nomis ĝin ĉefurbo de la Granda Kolombio, loko kunformita de la nunaj Ekvadoro, Panamo, Venezuelo kaj Kolombio.
Kiam la kampuloj venadis al la urbo ĝin ekkreskis. Nune Bogoto estas la precipa centro financa, politika, kaj kultura de la lando. Ankaŭ havas la plej rekonataj universitatoj de la lando, en Bogoto loĝas homoj de ĉiuj la urboj de la lando kiuj serĉas plej bonajn ŝancojn, plej bonan instruadon, aŭ loĝas tie ĉar tie naskiĝis.
En la mezo de la '90 jardeko, la urbestroj traktis al Bogoto aliamaniere, unue ĝi estis traktita pedagoge, instruante al la urbanoj la respekto al aliulo pace, samtempe estis ŝparitaj mono de la ĉefurbo, kaj poste Bogoto estis traktita ŝanĝante, plibeligante la stratojn instruante al la urbanoj la amo al la propra domo, kaj farante novan modernan transportosistemo, kiu estas pli malkosta ke konstrui metroon. Tiel Bogoto montras novan vizaĝon kiu faras ĝin ĉarman urbon.
Bogoto hodiaŭ
Bogoto oferas preskaŭ ĉio, tio ke oni povas deziri: Amuzejoj, manĝejoj, drinkejoj, kulturejoj, sportejoj, preĝejoj, koloniaj arkitekturaj lokoj, konservoj de la artaj faroj de la antaŭuloj. Ankaŭ havas grandajn aŭtomobilajn kongestojn, malriĉulojn perlaborante honeste kun la ruĝaj trafiklumoj, kaj domaĉaroj. Ĉi tie estas Bogoto, granda, kaj laboranta, kun multe da nuboj, kun multe da suno, antaŭe Bogoto estis pli malvarma, sed la varmado global kaj rompado en la ozona kovrilo varmigis iomete la urbon. Antaŭe Bogoto estas malbela, hodiaŭ estas moderna, ekzempla, premiata, avangardana, estas kunformita de reto de biciklo-padoj, uzas specialan aŭtobuson sistemon kiuj iras tra la urbo transportante miljonojn da homojn ĉiu tago.
Promenu tra Bogoto
Vi povas esti en La Candelaria kie trovos la Muzeon de Oro kiu havas la arton de la indiĝenoj, la muzeo de arto, la kolonia zono, la prezidenta domo, la ĉef-katedralo, la ĉefa placo "La Plaza de Bolívar", la adorejo de Monserrate sur la orientala monto, la domo de Bolívar, la granda biblioteko Luis Ángel Arango, kaj la lokoj de la historio de la urbo kaj de la lando.
Se vi volas ripozi vi povas iri al la parko Simón Bolívar, aŭ al la Parko de la Lago, en Bogoto kuras la plej longa buso de la mondo: Transmilenio, kiu povas esti ĝis 27,2 mts longe, ĝi pasas apud stadiono El Campín, kie ludas du teamoj: Santa Fe (Sankta Fido) (ruĝa kaj blanka), kaj Millonarios (Milionuloj) (blua kaj blanka), Bogoto hodiaŭ pozedas deknaŭ ĉampionadojn.
En Bogoto la teatroj kaj la muzikludejo estas disponeblaj, vi povas vidi aŭ audi pluraj specoj de verkoj, Kiam vi deziras aĉeti memorigaĵo kaj aĵoj ajn, eble vi sentos ke Bogoto havas tre bonajn prezojn kaj salutantajn aĉetejojn, se vi volas amuzon vi trovas amuzoparkojn, diskotekojn kun la latinida stilo. Kaj finfine kiam vi ĝuos la tago en Bogoto povos elekti inter multe da hoteloj kie vi estos kvazaŭ reĝo.
La granda plimulto de personoj, kiuj skeptike venis Bogoton, eliris pensante tute diference, gajaj kaj preskaŭ promesante ke li revenis, aliaj homoj alvenas al Bogoto kaj ne revenas al sian patran urbon. Hodiaŭ ili loĝas ĉi tie.
|
Hoteloj en Bogoto:
Embajador Hotel
La plej bona rato inter kosto, komforto kaj loko; 5min (marŝante) ekde la kongresejo (Funca) ĝis la hotelo.
Adreso: Calle 37 # 18A - 49 Teusaquillo.
Telefonoj: 57+1+2458078, 57+1+2452842, 57+1+2322636
Poŝtelefonoj: 03 + 311 2684290, 03 + 316 4370348
Retpoŝto: hotelembajador01@hotmail.com
Kosto: simpla ĉambro: $45.000. (USD 23), duobla ĉambro: $65.000 (USD 33), triobla ĉambro: $80.000 (USD 40).
Hospedaje El Bambú
Malkosta, humila kaj pura, la gastejo plej proksima, videbla ekde la kongresejo.
Adreso: Av. Caracas # 33A - 17 Teusaquillo.
Telefono: 57+1+2855045
Kosto: simpla ĉambro: $40.000. (USD 20).
Posada Colombiana
Agrabla loko kun akceptinda kosto, proksima al FUNCA.
Adreso: Diagonal 33Bis A # 14 - 44 Teusaquillo.
Telefonoj: 57+1+6012170, 57+1+6050377
Poŝtelefonoj: 03 + 316 5782784
Retejo: posadacolombiana.com
Kosto: simpla ĉambro: $50.000. (USD 25), duobla ĉambro: $80.000 (USD 40), triobla ĉambro: $100.000 (USD 50).
Hotel Teusacá
Komforta kaj plej proksima al Funca.
Adreso: Diagonal 33Bis A # 14 - 64
Telefonoj: 57+1+2453472, 57+1+2323556, 57+1+2323722
Retpoŝto: teusaca_185@hotmail.com
Kosto: simpla ĉambro: $70.000. (USD 35), duobla ĉambro: $100.000 (USD 50), triobla ĉambro: $130.000 (USD 65).
Hotel María Isabel
Eleganta, luksa, proksima al Funca, kun diverso de planoj kaj ĉambroj.
Adreso: Diagonal 33Bis A # 15 - 05
Telefonoj: 57+1+3402480, 57+1+3400047
Poŝtelefonoj: 03 + 310 2447444, 03 + 310 2638882
Retpoŝto: reservas@hotelmariaisabelbogota.com
Retejo: hotelmariaisabelbogota.com
Kosto: simpla ĉambro ekde: $82.000 (USD 41) ĝis $152.500 (USD 76).
Hotelo Teusaquillo
Adreso: Carrera 16 # 27 - 24
Telefono: 57+1+2452111
Kosto: Simpla ĉambro: $50.000. (USD 25) duobla ĉambro: $70.000 (USD 35), triobla ĉambro: $95.000 (USD 48), havas banejon, telefonon, TVn.
Hotelo Ferrovial Inn
Adreso: Carrera 40 # 22 - 59
Telefonoj: 57+1+3690415, 57+1+2697494
Retpoŝto: hotelferrovial@gmail.com
Retejo: www.hotelferrovialinn.com
Kosto: Simpla ĉambro: $138.000 (70 USD), duobla ĉambro: $165.000 (USD 83), triobla ĉambro: $210.000 (USD 105); incluzivas TV, telefono loka, Americana matenmanĝo, ĉambro de ripozo, WiFi, inkluzitaj taksoj,
hotela asekuro, fermita cirkvito / sekura skatoleto, transporto hotelo-flughaveno aŭ flughaveno-hotelo, kafa ĉambro. Krome: manĝaĵoj de fridujeto kaj nacia aŭ internacia telefono.
Hotelo Gaván EU
Adreso: Av. Caracas # 51 - 39
Telefonoj: 57+1+2357990, 57+1+2357950
Retpoŝto: hotelgavan@gmail.com
Kosto ekde: $80.000 (USD 40) ĝis: $130.000 (USD 65)
Hotel Gran Avenida
Adreso: Av. Caracas # 47 - 28
Telefonoj: 57+1+2853407 57+1+2873770 57+1+2325055
Retpoŝto: ruizsolano@cable.net.co
Kosto ekde: $30.000 (USD 15) ĝis: $80.000 (USD 40)
|  |
|
|
|
|
|